Monumento de Lincoln | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Supermara alteco | 16 m [+] | ||||
Koordinatoj | 38° 53′ 21″ N, 77° 3′ 1″ U (mapo)38.889277777778-77.050138888889Koordinatoj: 38° 53′ 21″ N, 77° 3′ 1″ U (mapo) [+] | ||||
Arkitekto | Henry Bacon | ||||
Materialo | Yule marble, Tennessee marble, Sylacauga marble, Indiana limestone, Ŝtalbetono [+] | ||||
Estiĝo | 30-a de majo 1922 | ||||
Poŝtkodo | 20037 [+] | ||||
Monumento de Lincoln | |||||
Vikimedia Komunejo: Lincoln Memorial [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Monumento de Lincoln situas en la Nacia Kampo en Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono, kaj estas dediĉita al la memoro de Abraham Lincoln, la 16-a prezidento de Usono. La monumenton arkitektis Henry Bacon, la skulptisto estis Daniel Chester French, kaj la muraĵpentristo estis Jules Guerin.
La konstruaĵo estas en formo de greka dora templo, kaj entenas skulptaĵon de sidanta Lincoln, kaj skribaĵojn de du bone konataj paroladoj de Lincoln. La monumento estis la situo por iuj famaj paroladoj, inkluzive de la parolado "Mi havas Revon" de Martin Luther King.
La monumenton prizorgas la Nacia Park-Servo, kaj ĝi estas malfermita al publiko tagnokte.